Esperanto rC3

Ni estas Ĥaoso Internacia, la Esperanto-asembleo ĉe la ĥaosa komunikada kongreso kaj aliaj aranĝoj de la ĥaosa komunikada klubo el germanio.

La unua fojo kiam ni aperis ĉe kongreso estis dum 33c3, ankoraŭ kun la nomo “Zamenhof-asembleo”. La tiama nomo postulis tro multe da klarigo, kaj ekde 35c3, ni simple estas la Esperanto-asembleo.

Ni celas esti renkontiĝloko por parolantoj kaj amikoj de la internacia lingvo Esperanto, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri planlingvoj.