Ĥaoso Internacia

For information and links to resources in english, click here.

Ni estas Ĥaoso Internacia, la Esperanto-asembleo ĉe la ĥaosa komunikada kongreso.

image description La unua fojo kiam ni aperis ĉe kongreso estis dum 33c3, ankoraŭ kun la nomo “Zamenhof-asembleo”. La tiama nomo postulis tro multe da klarigo, kaj ekde 35c3, ni simple estas la Esperanto-asembleo.

Ni celas esti renkontiĝloko por parolantoj kaj amikoj de la internacia lingvo Esperanto, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri planlingvoj.

T-ĉemizoj kaj similaj

Kiel kutime ni esperantigis la dizajnon de la kongreso. Vi povas ekzemple mendi kongresajn t-ĉemizojn aŭ aliajn aferojn kun la esperantigita motivo de la kongreso.

Alparolu aŭ kontaktu nin.

Venu al nia asembleo en la kongreso aŭ hupu mastodone al #39c3eo. Ni antaŭĝojas kune trinki ĉunkon aŭ mateon.